La
homa organismo estas la plej eksterordinara maŝino en la mondo. Eĉ
tiel, ĝi foje paneas. Tamen, kun Amo, eĉ kuraciloj prezentas pli bonan
rezulton.
Niaj Gefratoj, kiuj suferas pro la viruso HIV, kaj
tiuj, kiuj suferas de aliaj malsanoj, ĉu korpaj, ĉu mensaj, ĉu spiritaj,
bezonas unue Fratan Amon, kune kun medicina ĝusta helpo. Se homo
sentas, ke li estas humane apogata, tiam li kreas iaspecan tre fortan
internan reziston, kiu helpas lin resaniĝi aŭ pacience elteni doloron.
Mi kutimas aserti, ke viruso de antaŭjuĝo damaĝas pli ol la malsano mem.
Al
tiuj, kiuj suferas forlason fare de malnovaj kolegoj, fare de amikoj de
intelekteca diskutado kaj eĉ fare de plej karaj familianoj, jen mi
prezentas la konsolon de ĉi tiuj vortoj de Dom Paulo Evaristo Arns,
Emerita Kardinalo-Ĉefepiskopo de San-Paŭlo, Brazilo, en lia kortuŝa
verko
De Espero al Utopio ― Atesto pri Vivo:
"Dia graco neniun forgesas kaj ne obeas surbrustan identigilon. Sufiĉas rememori la duan ĉapitron de la libro Genezo, kaj senti, kiel la Dia blovo enŝovas vivon en la homon kaj donas al li kiel kunulon Esperon por la tuta vivo. (...) Fakte, la mondo apartenas al Dio, kaj Dio ĉeestas en la koro de ĉiu homo, eĉ se li ne sentas Lin aŭ ne esprimas tion pri Li laŭte. (...) Utopio estas la kunigo de ĉiaj esperoj por plenumado de komuna revo. Se oni plenumas tiun revon, tiam oni konstruas ian novan realaĵon”.
For
de Frata Amo, aŭ Respekto, se tiel oni emas kromnomi ĝin, la Homo
neniam scipovos vivi en Ekumena, Altruisma, Solidara Socio, ĉar lia
ekzistado reduktiĝos al terura "universo", nome la malgrandanima
"universo" de egoismo. Pro tio, la franca pensulo kaj sociologo Augusto
Comte (1798-1857) skribis:
“Vivi por aliaj homoj estas ne nur leĝo de devo, sed ankaŭ de feliĉo”. Temas pri instruo, kiun iu ajn neniel devas forgesi.
_____________________________________________________
*José de Paiva Netto,
verkisto, ĵurnalisto, radikomunikanto, komponisto kaj poeto, naskiĝis
je la 2-a de marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro, RJ, Brazilo. Li estas
Direktoro-Prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), aktiva membro de
Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI), de Brazila Asocio de
Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI Inter), de Nacia Federacio de
Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ),
de Beletra Akademio en Centra Brazilo, de Sindikato de Profesiaj
Ĵurnalistoj en Subŝtato Rio-de-Ĵanejro, de Sindikato de Verkistoj en
Rio-de-Ĵanejro, de Sindikato de Radikomunikistoj en Rio-de-Ĵanejro kaj
de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC).
Ligilo:
http://www.paivanetto.com.br/index.php/esp/artigo?cm=92889&cs=100