Sonntag, 9. Februar 2014

Januaro 2014 Esperanta Sumoo

La 26a Internacia Esperanto-Sumoo

de la 12a ĝis la 26a de januaro 2014

Resumo de la januaro sumoo 2014
1. Nombro de la partoprenantoj: 190 el 32 landoj

2. Laŭlandaj partoprenantoj:
Japanio : 52
Francio: 35
Svisujo: 16
Pollando: 13
DRKongo: 10
Vjetnamio: 9
Finnlando, Koreio: 7
Serbio, Italio, Danio: 4
Germanio: 3
Brundio, Svedio, Usono, Rusio, Indonezio, Brazilo: 2
Tajvano, Nepalo, Brazilo, Irano, Ĉinio, Belgio, Kanado, Turkio, Barato, Nederlando, Mongolio, Ĉeĥio, Hungario, Britio: 1
3. Perfektaj venkintoj (15 venkoj): 159 (82,6%)

4. Kvanto de legitaj paĝoj: 15000 paĝoj

5. Komentoj:
1) La nombro de partoprenantoj estis la plej granda en nia historio. La kresko estis pli ol 40.
2) Francio multe kreskis, ĉefe dank' al la grupa partopreno de la Klubo de Arras.
3) Multe partoprenis el DRKongo, Afriko. Antaŭe preskaŭ neniu partoprenis el Afriko, do tio estas tre ĝojiga.
4) 15 lernantoj gvidataj de Monika en Chaux-de-Fonds, Svisujo, venkis preskaŭ perfekte dum 15 tagoj. Tio estas treege admirinda kaj eĉ bonega modelo kaj espero por la plenkreskaj partoprenantoj. Ili sendis al ni voĝajn salutojn kaj foton, kaj tio multe kuraĝigis nin. Dankon, Monika!
5) Dum la pasintaj sumoo-oj, Japanio estis ĉiam elstara, sed dum tiu ĉi sumoo, la nombro tute ne kreskis. Ŝajne Japanio estas ankoraŭ elstara kun la nombro de 52, sed tiu nombro estas kuniĝo de 36 en tiu ĉi listo kaj 16 en NEK prizorgata de Monsano. Francio havis 35, do Japanio kaj Francio havis preskaŭ saman nombron.
6) Por tiu ĉi sumoo laboris ok homoj: ses (Renato, Jitka, Chantal, Monsano, Arase kaj Hori) por prizorgi partoprenantojn, unu (Aleksander) por libroj en la retejo kaj unu (Krystyna) por la retejo kaj diplomo. Ni danku al tiuj kunlaborantoj.
7) Ju pli multiĝas partoprenantoj, des pli multiĝas laboro. Ni devos cerbumi pri pli efika maniero por administri sumoo-on. Mi atendas viajn opinion kaj kunlaboron.

Keine Kommentare:

Kommentar veröffentlichen